?

Log in

oktobro 2008   01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31
band-aid tooth

Ne-freneza fiziko

Posted by chemoelectric on 2008.10.04 at 14:07
Mi opinias, ke estus bone por la cerbo sciiĝi pri la enhavo ĉe http://www.nonloco-physics.000freehosting.com/

Ne estas facile legi ĝin, por nefizikisto, sed elektroteknikisto eble povus kompreni iom. :)

stimpy

Mi aliĝis al la forumoj de la IGS

Posted by viric on 2008.09.27 at 13:28
Mi hodiaŭ aliĝis kaj skribis ion en la forumoj de IGS.

Chemoelectric, vi iam parolis al mi pri malkontento rilate al IGS. Ĉu vi partoprenis forumojn tie? Ĉu vi kontentas pri la diskutantoj?

Mi vidis, ke partoprenas tion Bruce Kodish - mi sufiĉe ŝatas lian libron pri dorsodoloro. Tamen mi ne vidis de li alian laboron pri ĜŜ.

Amike,
Lluís.

stimpy

(malneto de iama mesagxo)

Posted by viric on 2008.09.05 at 11:48
(Mi havis la jenan tekston en "malnetoj" de livejournal. Sxajne mi skribis tion antaux monatoj. Mi ne memoras gxin, tamen mi sxajne publikigu.)
Mi legis interesan artikolon en taglibro de amiko. Laŭ mi, ĝi interesos interesatojn pri ĝeneralsemantiko: Ligo al taglibraĵo "Ne pensu pri la Elefanto".

Mi esploras S&S rilate al la enhavo de tiu taglibraĵo; mi ŝajne iam legis tie ion koncernantan ĝuste tiajn aferojn.

AK autograph

Saluton!

Posted by chemoelectric on 2008.09.04 at 17:20
Mi nur volus certigi, ke LJ scias pri la estanteco de ĉi tiu grupo. :)

Mi daŭras atendi bonegajn ‘ideojn’, kaj do nenion mi havas por diri.

The Rubulo (3-color vector graphics)

E-prime

Posted by chemoelectric on 2008.01.31 at 09:46
Oni reklamas pri E-prime per la ekspliko, ke ĝi donas al la parolanto pli precizan manieron de esprimo. En ĉi tiu argumento sintrovas teoria kialo por dubi la utilecon de E-prime kiel instrua rimedo por ĝs. Plej grava malfacilo por studanto pri E-prime estas Fari sin kutime komfortan pri neprecizeco (ne-tuteco). E-prime farus la malan kutimon, do teorie E-prime devas gvidi onin laŭ neĝusta vojo.

(Pli ĝusta teorio inkluzivus la fakton, ke oni povas lerni per mala sperto. Sed ni faru sin komforta pri malpli precizaj teorioj.)


The Rubulo (3-color vector graphics)

‘extensional delay’

Posted by chemoelectric on 2008.01.16 at 18:01
Mi skribis angle ĉe http://chemoelectric.livejournal.com/504765.html pri parolo-eksplodado. Vi povos legi ĉe la fino pri la helpa rolo de vortoj, laŭ la scienca sinteno. Mallonga ‘pensado’ povos konvinki, ke temas pri fenomeno nomita de AK ‘extensional delay’—ĉar la alia sinteno estas tuj agema.

Nu, AK skribis malbone kaj fiaskis diskuti simplajn, nedubindajn aferojn, kiel ĉi tiun. Li faris mondon, en kiu multaj homoj spekulativas pri ‘extensional delay’ kiel termino. E-primistoj faras puzlon el ordinara parolado, do ili devas solvi ĝin, do paroli malrapide, kaj pro ĉi tiu metodo havas la terminon ‘extensional delay’. Sed estas simple: Oni ne povas havi la terminon, sed anstataŭe bezonas forigi tuj-agemon; forigi tuj-agemon oni facile komprenus. Ĉu ne?

Do, AK skribis tro da vortoj, el kiuj multegaj estas tute malĝustaj (ekz la biologio), kaj li skribis en erudicia maniero kiu malklarigas simplajn aferojn. Estas utile havi terminon kiel ‘extensional delay’ sed la tro erudicia maniero faras homojn voli havi la terminon. Forigi tuj-agemon estas simpla afero (kvankam malfacila); termino kiel ‘extensional delay’ estas malsimpla scienca teoriero. Pro tiu malsimileco multegaj homoj malsimpligas siajn metodojn kaj fiaskas sciencsintemiĝi.

(Meditu iom pri la aserto, ke ili volas havi la terminon ‘extensional delay’. Per tiu meditado eble povas klariĝi la funkciado de la terminoj ‘termino’ kaj ‘vorto’ en ĝs.)

stimpy

"Ĉu la homoj racie analizas kaj agas?"

Posted by viric on 2007.12.27 at 23:59
Mi legis interesan artikolon en taglibro de amiko. Laŭ mi, ĝi interesos interesatojn pri ĝeneralsemantiko: Ligo al taglibraĵo "Ne pensu pri la Elefanto".

Mi esploras S&S rilate al la enhavo de tiu taglibraĵo; mi ŝajne iam legis tie ion koncernantan ĝuste tiajn aferojn.

Homemade structural differential

Mia malespero pri ĝenerala semantiko

Posted by chemoelectric on 2007.12.05 at 02:10
Pro la novaĵo, ke la usonaj spionaj agentaroj kredas pri Irano, ke ĝi ne provas fari atombombon, mi eksplikos mian malesperon pri ĝeneral semantiko.

Mi ne babiladis ekde antaŭ multaj monatoj, proksimume antaŭ unu jaro, kun la prezidanto de la eŭropa ĝ-sa asocio. Li kredis forte, pro la retorikaĵoj de la irana prezidento, ke Irano atingos la atombombon kaj uzos ĝin kontraŭ Israelo. Li volis ke iu ataku Iranon. Mi anstataŭ studis la problemon, kaj malkovris tion, kion la spionoj certe malkovris, ke Irano provis fari atombombon, sed atingis malmulton, kaj la UN-inspektantoj malkovris la programon (ĉar ili estas spertegaj), kaj Irano elektis kunlabori kun la UN. Mi timis pri Buŝ anstataŭ pri Irano. La ĝ-sa prezidanto, ĉar li ne volis atenti al miaj avertoj pri Buŝ, nomis min ‘Kasandra’; li ŝajne kredis, ke tiu nomo signifis pri mi, ke mi ne agus pri la irana ‘problemo’. Ĉi tio estis tro da senscio por mi; la prezidanto ne sciis la historio pri Kasandra, ke ŝi antaŭdiris prave, sed aliaj ne atentis al la ĝustaj antaŭdiroj; do la prezidanto senscie diris, ke mi pravis sed li malgraŭ tio ne atentus al mi. Mi finfine decidis, pro ĉi tiuj lastaj ekzemploj, ke la prezidanto estis tro senscia aŭ stulta por mi, kaj ke li personigis la ‘degneman francanon’, kaj mi ne volis babili kun li post tiam.

Mi ne scias kiel procedi de ĉi tie kune kun iu ajn ĝ-sa organizo; devos esti alia vojo, sed mi ne jam konas la vojon.

The Rubulo (3-color vector graphics)

Mi ne komprenas

Posted by chemoelectric on 2007.09.09 at 15:50
Mi ne komprenas, kial Esperanton ŝajnas interesi neniun ĝeneralsemantikistojn, krom la membroj de ĉi tiu komunumo. AK komprenis la bezonon havi nekomplikan internacian lingvon, sed la nunaj ĝs-oj, eĉ la eŭropanoj, ne zorgas pri tio. Mi konfesas, ke mi seniluziĝis pri ĝs, ĉar mi komencis malkredi je la scio kaj saĝeco de ĝs-estroj, eĉ eŭropanaj.

Do mi pardonpetas pri la fakto, ke mi ne sufiĉe helpis kunigi Esperanton kaj ĝs-on. Tiu kunigo estas doloriga temo al mi, ĉar mi ne atendas fortan bonvenon de la ĝs-a komunumo.

Mi devas ‘pensi’ multajn jarojn por malkovri la ĝustan vojon. :)

CJK autograph

Pri la usona duvalora katastrofo

Posted by chemoelectric on 2007.06.22 at 13:25
Glenn Greenwald skribis:

[U]ntil the premises and assumptions which have brought us to this point are uprooted and replaced—beginning with the "Good versus Evil" framework in which American militarism, imperialism, exceptionalism, and their accompanying domestic liberty-infringing tools are grounded—continuing on the same path is virtually certain.


Tio estas speciala kazo el la teorio de Matematika Filozofio.


10 antaŭaj komentoj