?

Log in

oktobro 2008   01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31
Homemade structural differential

Mia malespero pri ĝenerala semantiko

Posted by chemoelectric on 2007.12.05 at 02:10
Pro la novaĵo, ke la usonaj spionaj agentaroj kredas pri Irano, ke ĝi ne provas fari atombombon, mi eksplikos mian malesperon pri ĝeneral semantiko.

Mi ne babiladis ekde antaŭ multaj monatoj, proksimume antaŭ unu jaro, kun la prezidanto de la eŭropa ĝ-sa asocio. Li kredis forte, pro la retorikaĵoj de la irana prezidento, ke Irano atingos la atombombon kaj uzos ĝin kontraŭ Israelo. Li volis ke iu ataku Iranon. Mi anstataŭ studis la problemon, kaj malkovris tion, kion la spionoj certe malkovris, ke Irano provis fari atombombon, sed atingis malmulton, kaj la UN-inspektantoj malkovris la programon (ĉar ili estas spertegaj), kaj Irano elektis kunlabori kun la UN. Mi timis pri Buŝ anstataŭ pri Irano. La ĝ-sa prezidanto, ĉar li ne volis atenti al miaj avertoj pri Buŝ, nomis min ‘Kasandra’; li ŝajne kredis, ke tiu nomo signifis pri mi, ke mi ne agus pri la irana ‘problemo’. Ĉi tio estis tro da senscio por mi; la prezidanto ne sciis la historio pri Kasandra, ke ŝi antaŭdiris prave, sed aliaj ne atentis al la ĝustaj antaŭdiroj; do la prezidanto senscie diris, ke mi pravis sed li malgraŭ tio ne atentus al mi. Mi finfine decidis, pro ĉi tiuj lastaj ekzemploj, ke la prezidanto estis tro senscia aŭ stulta por mi, kaj ke li personigis la ‘degneman francanon’, kaj mi ne volis babili kun li post tiam.

Mi ne scias kiel procedi de ĉi tie kune kun iu ajn ĝ-sa organizo; devos esti alia vojo, sed mi ne jam konas la vojon.

Comments:


viric
viric at 2007-12-05 09:02 (UTC) (Ligilo)
Kiom mi bedaŭras....

Tamen, ne surprizigas min tio, ke iutema asocio fiaskas doni ekzemplan bildon de la temo de la asocio mem (pro ties asocianoj, klare).

Tio okazas ofte en esperantio. Mi povas citi al vi iujn asociojn esperantajn, kiuj plenas de malbonaj parolantoj kaj eĉ ne aktivaj esperantistoj. En kelkaj kazoj estras la asociojn la plej malkapablaj uzi la lingvon homoj.

Mi en tiuj kazoj iom supozas probabla la "Principon de Dilbert", kie nur la plej malkapablaj homoj atingas pli estran postenon en entrepreno. Se la plej efike laborantaj homoj akirus pli altan postenon, kiu farus la laboron?

Do, laŭ mi, vi ne senesperiĝu. Mi mem en ĝs agas ekskluzive sola, kvankam mi malmultegon sukcesas. Mi parolas pri ĝs al mia ĉirkaŭaj homoj kaj espereble mi prelegos pri ĝi en venonta esperanta kongreso Kataluna.

Mi nur suckesis ke du homoj legu "Manhood of humanity", kaj ili tre ŝatis la libron. Tamen neniu amiko mia entreprenis la taskon legi "Science and sanity".

Cetere... ĉu tiu eŭropano responsas pri la traduko al la franca de S&S? Mi ne vidis ĝin, tamen iam mi ŝajne aŭdis pri ties fintraduko kaj eldono...

Amike,
kuraĝon!
Barry SCHWARTZ (Barijo ŜVARC)
chemoelectric at 2007-12-06 05:31 (UTC) (Ligilo)
Enfrancigis plejparte la prezidanto de la eŭropa asocio, pri kiu mi parolis. Bedaŭrinde, li ne estas ‘dilberta’ estro. (Stranga bedaŭro!)
viric
viric at 2007-12-06 09:58 (UTC) (Ligilo)

Agi nekongrue

Ŝajne vi klarigas, ne neniu krom tiu `estro' laboras en la eŭropa ĝs-asocio.

Vidu, mi iom laboras en grupoj, kiuj interesiĝas pri esperanto. Kaj mi lastatempe iom interesiĝas pri monda ekonomio (kiun mi tute ne konis antaŭ iuj monatoj), por pli justa distribuo de riĉo en la mondo. Ankaŭ mi parolis pri ĝs al homoj, kaj iuj eĉ legis iujn verkojn.

En la tri kazoj, plej mirigas al mi tiuj, kiuj komprenas la bonon de la diversaj sistemoj (ĉu esperanto, ĉu justa elektado de produktoj je aĉeto, ĉu havo de mono en pli etikaj bankoj, pli scienca maniero agi kaj kompreni la mondon, ...), kaj ili konscie favoras ĉiujn tiujn sistemojn. Tamen, ili decidas agi ne kongrue. Ili aktivas en esperanto-asocio, sed ne lernas la lingovn. Ili aĉetas plu produktojn de konate aĉaj firmaoj (ĉu ekspluatas sudamerikulojn, ĉu aziulojn) regule, ĉar tiu pli dolĉas aŭ tiu iom malpli kostas. Ili plu havas monon en bankoj, kiuj investas en konate aĉaj firmaoj, kaj partoprenas gravajn mondskalajn spekulojn.

Ni havas iujn bankojn, kiuj klare subvencias partiojn, kiuj klare klopodas havi altan vendon de armiloj al afriko. Do, homoj plu havas investan monon en tiuj bankokontoj, kaj poste iras al manifestacio "kontraŭ la milito en Irako". Mi rimarkas ke multaj decidas agi nekongrue al sia monda kompreno.

Eble tio okazas al tiu homo de ĝs, ĉu ne?

(certe, tiujn ĉi simptomojn mi rimarkis ankaŭ en mia konduto... sed en multe malpli alta grado, mi pensas! :)
Previous Entry  Next Entry