?

Log in

oktobro 2008   01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31
The Rubulo (3-color vector graphics)

‘extensional delay’

Posted by chemoelectric on 2008.01.16 at 18:01
Mi skribis angle ĉe http://chemoelectric.livejournal.com/504765.html pri parolo-eksplodado. Vi povos legi ĉe la fino pri la helpa rolo de vortoj, laŭ la scienca sinteno. Mallonga ‘pensado’ povos konvinki, ke temas pri fenomeno nomita de AK ‘extensional delay’—ĉar la alia sinteno estas tuj agema.

Nu, AK skribis malbone kaj fiaskis diskuti simplajn, nedubindajn aferojn, kiel ĉi tiun. Li faris mondon, en kiu multaj homoj spekulativas pri ‘extensional delay’ kiel termino. E-primistoj faras puzlon el ordinara parolado, do ili devas solvi ĝin, do paroli malrapide, kaj pro ĉi tiu metodo havas la terminon ‘extensional delay’. Sed estas simple: Oni ne povas havi la terminon, sed anstataŭe bezonas forigi tuj-agemon; forigi tuj-agemon oni facile komprenus. Ĉu ne?

Do, AK skribis tro da vortoj, el kiuj multegaj estas tute malĝustaj (ekz la biologio), kaj li skribis en erudicia maniero kiu malklarigas simplajn aferojn. Estas utile havi terminon kiel ‘extensional delay’ sed la tro erudicia maniero faras homojn voli havi la terminon. Forigi tuj-agemon estas simpla afero (kvankam malfacila); termino kiel ‘extensional delay’ estas malsimpla scienca teoriero. Pro tiu malsimileco multegaj homoj malsimpligas siajn metodojn kaj fiaskas sciencsintemiĝi.

(Meditu iom pri la aserto, ke ili volas havi la terminon ‘extensional delay’. Per tiu meditado eble povas klariĝi la funkciado de la terminoj ‘termino’ kaj ‘vorto’ en ĝs.)

Previous Entry  Next Entry